世界語歌曲 Julie 1936 {1936年7月} (附歌詞) ? el la kompaktdisko “ ESPERANTO SUBGRUNDE 2 ” de René Binamé
? Julie1936 ? (René Binamé-BE)
(Kun la afabla permeso por la
esperanta adapto de laeldonejo:
Edito-Musiques-Noir Coquelicot)
Teksto:
En 36 (Tri dek ses) kaj en juli’, en la
kazernoj katalunaj
Morto stumblas sur milici’, la popolo
armojn kalkulas.
Vila?e oni kun sukces’ grupigas
terojn kamparanajn
Al unu pli ri?a terpec’ kaj blovas
vent’ liberecana.
Pri vi mi pensas, olda frat’, kies jun’
iris al rubujo.
Kaj pardonu, se pro ?i kant’ doloras
vin re Hispanujo,
Sed de vi endas lerni plie, mi vin
similu ?iam pli.
Elkrios al oni mi ?ie kion vi instruis al mi.
Donula manon, kamarado,
Kaj pruntu la koron al mi.
Refaros ni la barikadojn
Eksajn de l’ Konfederaci’.
Ne for de Barcelono scias grupi?i
ligna?istoj plej,
Sen mastro ?io refunkcias, ?oj’
estas en la metiej’.
?e l’ placo de l’ magistratejo
infan?arden’ farita nun,
Virinoj mastradas lavejon kaj
sternas tola?ojn en sun’.
Donu la manon, kamarado,
Kaj pruntu la koron al mi.
Refaros ni la barikadojn
Kaj la viv’ estos utopi’.
Dum faras kelkaj militistoj laborojn,
ve, de matador’,
Detruas la gelaboristoj prizonojn
adekun fervor’.
Jen tie progresas la morto, dum tie ?i, sinjorin’...’stasl’ anarki’.
Da libero per l’ esperforto a?dacis ili sperti pli.
Donu la manon, kamarado,
Kaj pruntu la koron al mi.
Refaros ni la barikadojn
Eksajn de l’ Konfederaci’.
Kun la afabla permeso de la eldonejo:
Edito-Musiques-Noir Coquelicot por la esperanta adapto far Miguel Fernandez.
●